La Komitato de ENa kunsidos ĉi-semajne

HeKo 891 6-B, 22 okt 25

La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidos ĉi-semajne en la naturamika Esperanto-Domo, sub la prezido de sia vicprezidanto c-ano Carlos Spinola, por trakti relative longan tagordon, kiu akumuliĝis pro la somera paŭzo.

Inter la ĉefaj tagorderoj situas la decido pri la 4a NaturAmika KulturSemajno, kun la propono okazigi ĝin en Andaluzio anstataŭ Katalunio; la eventuala partopreno en la “movada foiro” dum UEA-aranĝoj; la retejo de ENa kaj la rilaatoj kun Naturfreunde Internationale.

La Esperanto-Domo en Malago estis elektita por realigi la komencan semajnon en la dua semestro de la kurso pri la esperanta literaturo kadre de Esplora Instituto de Esperantologio, meze de februaro 2026. Tiam probable okazos ankaŭ la ordinara Asembleo de ENa, kiu elektos novan prezidanton pro la demisio de s-ro Juan García del Río.

— ENa-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.