Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj
HeKo 682 2-B, 15 jun 18
La venontan monaton, precize la 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: “Nia diligenta kolegaro”. Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.