Poliglote apogi sin sur la esperanto-mondo

HeKo 680 9-B, 3 jun 18

Finiĝas hodiaŭ en Bratislavo la 5a Polyglot Gathering, kurioza kaj interesa festivalo de homoj parolantaj plurajn lingvojn, kun partopreno de sescento da personoj, el kiuj ĉirkaŭ kvarono iagrade scipovas ankaŭ esperanton.
Dum la unuaj tri jaroj Polyglot situis en Berlino, kie tamen la organiza teamo (Chuck Smith, Judit Mayer kaj Martin Sawitzki) rezignis pro troa okupiteco kaj kostaj ejoj. En 2017 la torĉon transprenis la slovaka firmao E @ I, kaj la partoprenantaro triobliĝis.
La nuna ne estas la sola poliglota renkonto tra la jaro: okazas ankaŭ Languefest en Kanado kaj dutaga konferenco aŭtune, en malsamaj urboj. Laŭ Peter Balaz, responsulo de E @ I, la sukceso dependas de pluraj faktoroj:

“Unue ne temas pri la kutima lingva festivalo, kie eldonejoj kaj diversaj firmaoj prezentas siajn servojn, kaj ĉio disvolviĝas plejparte en la enlanda lingvo. Due, oni aplikas ĉi tie multajn ideojn transprenitajn de la esperanta mondo”.

Pri kiuj ideoj temas? “Jam la daŭro (preskaŭ tuta semajno) estas grava, ĉar homoj ne longe vojaĝas nur por unu-du tagoj. Aldone, funkcias Gufujo kaj Aligatorejo, laŭ la skemo de junularaj esperanto-aranĝoj. Kaj tiel plu.”
Legu pli en Heroldo de Esperanto (eld. KCE)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.