La Vickonsulo festparoladis en la 6a Afrika kongreso
La sesa Afrika Kongreso de Esperanto estis inaŭgurita hieraŭ matene en la vilaĝo Anyron, situanta proksime al la Zovla lago en Togolando. La vilaĝo estas ekonomie malriĉa, kiel multaj en tiu vasta kamparo, sed ĝi havas apartan karakterizon: ĝi donas eminentulojn al la lando.