Literatura kafejo en Budapeŝto dum 2015
Fajszi Amika Rondo, kun la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, preparas la liston de la literatura kafejo en Budapeŝto, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, por la nova jaro. La kafejo daŭre okazos en la tria ĵaŭdo de la monato, kun paŭzo en julio, aŭgusto kaj decembro.