Afrikanino gvidos la esperantan feminismon
Post jardeko c-ino Marie-France Conde Rey lasis la prezidon de Feminisma Esperanta Movado: la Asembleo de FEM elektis hodiaŭ afrikaninon, c-inon Chamberline Nguefack Zedong, nova prezidanto, por la mandato 2014-16. La Komitaton kompletigas c-inoj Anna Bartek kaj Conde Rey mem, reelektitaj.