La kandidatoj al la Kortumo 2014-15

HeKo 557 2-C, 5 maj 14

Konforme al la siatempa anonco, estas kvin kandidatoj al la Kortumo, elektota de la Forumo de la Esperanta Civito venontsemajne dum la Parlamenta sesio en Budapeŝto.

Temas pri gec-anoj Kep Enderby, Andrés Martín, Bertil Nilsson, György Nanovfszky kaj Tiziana Rogora. La unuaj kvar estas elirantaj (vic)membroj, la lastan kandidatigis la establo Itala Interlingvistika Centro: se ŝi estus elektita, ŝi devus rezigni pri sia posteno en la Senato, laŭ la artikolo 21 de la Konstitucio.

La delegitoj de la paktintaj establoj povas baloti ankaŭ perkoresponde. Se voĉdonas ambaŭ delegitoj de la sama establo, oni enkalkulas nur la nomojn koincidajn ĉe ambaŭ: la nekoincidaj estas konsiderataj kiel sindetenaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.