En 2023/24 la unua EIE-studjaro
Esplora Instituto de Esperantologio estos inaŭgurita en aŭtuno 2023. Tiu estas la limdato kiun metis al si la teamo de Kultura Centro Esperantista, eklaborinta hodiaŭ sub la kunordigo de c-ino Lorena Bellotti. En la teamo aktivas gec-anoj Marie-France Conde Rey (katedro pri lingvodidaktiko), Alessio Giordano (katedro pri lingvistiko) kaj Giorgio Silfer (katedro pri literaturo).