Esplora Instituto de Esperantologio ekde 2023

HeKo 787 8-B, 16 maj 22

Estas pretaj la programoj de tri katedroj en la Esplora Instituto de Esperantologio. La katedrojn gvidos gec-anoj Giorgio Silfer — literaturo, Alessio Giordano — (plan)lingvistiko, Marie-France Conde Rey — instrumetodiko. Proponita kiel rektoro estas c-ino Lorena Bellotti.

EIE, funkcionta kiel telematika universitato (pli precize: virtuala esperantologia fakultato de reala universitato), estos inaŭgurita en aŭtuno 2023. Kompreneble ne instruos nur la katedruloj, sed pluraj docentoj pri unuopaj branĉoj.

La ambicia projekto eniras nun novan fazon: la kvar menciitoj formas teamon, regule kunsidantan por evoluigi la preparon, tiel ke antaŭ la fino de 2022 estu preta la tuta framo de EIE en siaj organizaj kaj didaktikaj aspektoj; tuj sekvos la financaj kaj administraj.

Informas: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.