Afrika numero de Heroldo en 2010
Tuta gazeto dediĉita al Afriko? Nur LF-koop havas tiom da estimo al la tiea Esperantio, dediĉante ĉiujare tutan numeron de “Heroldo de Esperanto”. Por ne mencii la preskaŭ chiunumerajn novaĵojn. Granda abundo, kompare al la (cenzura) silentado de alies periodaĵoj.
"La familio Zamenhof" dua eldono
Dum la lastaj jaroj multiĝis la biografiaj esploroj pri Lazaro Ludoviko Zamenhof. La libro de c-ino Zofia Banet-Fornalowa diferencas de la ceteraj, ĉar ĝi ne enfokusiĝas al la vivo kaj verkaro de la kreinto de esperanto, sed al lia familio. Tiurilate ĝi estas unikaĵo: des pli en la nova eldono, presata en Italio, multe pli ampleksa kaj ĝisdatita ol la antaŭa.
La unua etapo en la proceduro de arbitracio
En la Esperanta Civito eblas solvi konfliktojn inter paktintoj, aŭ inter gecivitanoj, aŭ inter establo kaj civitan(in)o pere de arbitracio. La arbitracio estas procedo enkondukita jam de la Pakto en 1998 (art. 6 kaj sekvaj) kaj preskribita de la Konstitucio en 2001 (art. 21 kaj sekvaj).
Petskriboj por eniri la Pakton
Du establoj petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, dum la lastaj semajnoj. Iliaj petskriboj estos traktataj de la Forumo komence de junio 2011 en Milano.
Gbeglo: en Afriko UEA tute ne ekzistas
En tiu ĉi unua trimestro de la jaro 2011, en la medio de UEA oni legis multon pri la membrofalo de la asocio. Tio multe zorgigas UEA-membrojn. Jam ĉe la komenco de la dua mandato de Probal Dasgupta kiel prezidanto (2010-13) la UEA-estraro konsciis pri la afero kaj oni eĉ proponis retmembrecon.
Prespretaj du numeroj de "Heroldo de Esperanto"
Per granda streĉo, pro la vakanta posteno de la ĉefredaktoro, iĝis prespretaj du numeroj de “Heroldo de Esperanto”: la tria de 2011 kaj la afrika numero, speciala eldono fermanta la kolekton de 2010. Ili estos senditaj baldaŭ kune, ĉar la lasta numero ankaŭ estas parte dediĉita al Afriko.
Honore al andaluza pioniro
Koincidante kun la dato de la morto de Zamenhof, la 14a de Aprilo estas celebrata kiel la Tago de niaj pioniroj, kiam ni memoras pri niaj forpasintaj elstaraj esperantistoj.
De la lingva problemo al la lingva justeco
Mark Fettes ripetas sin, nome la konceptojn el Prago 1996, per la ĵus publikigita unua raporto de la UEA-Komisiono pri strategiaj demandoj.
Afrika Kongreso
Tago de niaj pioniroj, 2011
Morgaŭ la Esperantianoj celebros unu el siaj kvar festotagoj. La 14a de Aprilo estas la Tago de ĉiuj pioniroj: koincide kun la dato de la morto de Zamenhof, la esperanta popolo memoras pri siaj forpasintaj eminentuloj.