Petskriboj por eniri la Pakton

HeKo 478 1-C, 17 apr 11

Du establoj petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, dum la lastaj semajnoj. Iliaj petskriboj estos traktataj de la Forumo komence de junio 2011 en Milano.

El Afriko petskribis la Esperanto-societo de Goma (Kongolando): ĝiaj dokumentoj estas preskaŭ en ordo, kaj certe estos kompleta dosiero por la foruma sesio. Alia afrika societo volas peti la aliĝon, sed ankoraŭ ne formaligis ĝin.

El Eŭropo petskribis la redakcio de “Femina”. La bela revuo, posedata de Feminisma Esperanta Movado kaj eldonata de LF-koop, aperas jam la sepan jaron, kaj do havas tute firman bazon. Per ĝia aliĝo des pli fortiĝos la rolo de la virinoj ĝenerale, kaj de la feminismo speciale, ene de la Pakto. Se la Forumo akceptos la revuon, ĉiuj ĝiaj abonantoj rajtos peti la esperantan civitanecon. Kompreneble, ili ankaŭ rajtos ne peti.

Administra novaĵo: la aliĝo al la Pakto restas senpaga, sed ekde ĉi tiu jaro la petskribinto devas aĉeti adekvatan kvanton da spesoj, kiuj restos kiel garantia depono ĉe la Civita banko. Tiu sumo varias inter minimume unu (por afrika establo, ekzemple) kaj maksimume ok (por okcidenteŭropa). En kazo de eksiĝo aŭ eksigo el la Pakto, tiuj spesoj estos uzitaj por pagi la administrajn kostojn de la Kortumo, kiu verdiktas pri la kazo. Post la verdikto, la Civita banko elaĉetas tiujn spesojn laŭ la taga kurzo kaj pagas la tutan sumon en svisaj frankoj al la Kortumo.

Pliaj informoj por aliĝi al la Pakto estas riceveblaj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.