Antologio de Leen Deij en Literatura Foiro
La venonta numero de “Literatura Foiro” (252, aŭgusto 2011), ĉefredaktata de Ljubomir Trifonĉovski, regalos la abonantaron per tuta poemaro de Leen Deij, kun arta enpaĝigo fare de Perla Martinelli. La antologio enhavas kvardekon da versaĵoj, selektitaj kaj aprobitaj de la aŭtoro mem en 2001: ĝi ampleksas pli ol duonan jarcenton en lia vivo.