Venas mono el Usono

HeKo 486 3-A, 22 jun 11

Esperantic Studies Foundation helpos funkciigi la retejon “aktuale.info”, kiun ĝia vicprezidanto Mark Fettes taksas unu el la pilieroj de la estonta komunikado de UEA, almenaŭ laŭ antaŭnotoj al la aperonta strategia dokumento, de Fettes kompilata kiel gvidanto de tiucela komisiono, elektita en Kubo antaŭ dek unu monatoj.

“Kiam ni decidis investi en <lernu!> en 2002, ni ne antaŭvidis la eksplodan kreskadon de retaj komunumoj” konstatis ESF-vicprezidanto Mark Fettes “Nun la cent mil uzantoj de <lernu!> estas la plej granda Esperanto-komunumo en la reto. Tio donas bonan bazon por la kreado de novaj servoj, kiuj utilos al ĉiuj esperantistoj.”

Tial faka laborgrupo gvidata de d-ro Fettes persvadis la estraron de ESF, kiu kunsidis 17 junio 2011 en Emeryville, Kalifornio, financi la renovigon de <lernu!>, ĝian kuplon al la inform-paĝaro “aktuale.info”, la kreon de diversaj novaj eblecoj, inkluzive de multlingva pagosistemo por faciligi aĉetojn, vendojn, abonojn, aliĝojn, donacojn kaj alion ekonomian.

La laborgrupo prognozis, ke post komenca periodo la komunumo sukcesos produkti sufiĉe da enspezoj por kovri sian daŭran prizorgadon. La ESF-estraro akceptis tion kiel strategian celon, kaj konsentis financi pluan esploradon, analizadon kaj intensan planadon de tia projekto.

En la laborgrupo membris ESF-gvidantoj Mark Fettes, Derek Roff, Joel Amis, kaj E@I-gvidantoj Peter Balaž, Erin Piateski, Jevgenij Gaus.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.