La Civito ĉe internacia konferenco pri sklaveco
Laŭ invito de UNPO, Organizo de la Nereprezentataj Popoloj, la Esperanta Civito partoprenos ĉi-monate en la internacia konferenco pri “Nuntempa sklaveco: kompreni la modernan vizaĝon de antikva diablo”. La esperantan popolon reprezentos la Konsulino, Marie-France Conde Rey, kaj ekskonsulo Giorgio Silfer.