Georgi Mihalkov 60-jara

HeKo 506 8-B, 21 maj 12

Hieraŭ c-ano Georgi Mihalkov en Sofio fariĝis 60-jara. Verkisto, recenzisto kaj publicisto, konata sub la pseŭdonimo Julian Modest; membro (kaj revizoro) de Esperanta PEN-Centro, redakciano de LF, Lingva Komitatano. 

Denaska esperantisto, post sia studado en Budapeŝto Georgi Mihalkov estis dungita kiel redakcia kunlaboranto en “Hungara Vivo”. Li ankaŭ laboris en la Fremdlingva Biblioteko, kaj aktivis en la Esperanto-fako de ELTE-universitato (al unu el ĝiaj studentinoj li edziĝis).

Reveninte al Bulgario li oficis kiel redaktoro de la libroj eldonitaj de Bulgara Esperanto-Asocio. Post 1990 li estis estrarano kaj prezidanto de BEA, nun li estas estrarano de BEA kaj ĉefredaktoro de la revuo “Bulgara Esperantisto”. Dum la lasta jardeko li estas ankaŭ tre aktiva prozisto en la bulgara.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.