Nova sidejo en Razgrado

HeKo 302 6-B, 13 jun 06

Sabate, 10 junio 2006 je 16a horo oficiale estis inaugurita la nova sidejo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj kvardeko da gastoj el tuta Bulgario. Inter la speciale invititaj estis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, Ljubomir Trifonĉovski.

1996-2006: dek jaroj da lingvaj rajtoj

HeKo 301 3-B, 6 jun 06

La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj estis solene proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996, post trijara ellaborado, kiu startis en urbo kie mezepoke oni kutimis pilgrime alveni: Santiago de Kampustelo. La kerno el kiu kreskis la deklaracio fakte estis la ĉefa frazo en la Rezolucio de Santiago: “Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.