Lingva Seminario en Buĵumburo
Sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito, kiel profesia instruistino dediĉos du tutajn tagojn de sia restado en Burundio al lingva seminario. La iniciato estas subtenata de la esperanto-fako de la Societo Internacia por la Paco Universala, kiu membras en la Pakto.