Pli profunda la sulko inter EDE kaj UM

HeKo 416 7-A, 6 jan 10

De kunfrotado al konfrontado inter la du esperantistaj partietoj Eŭropo-Demokratio-Esperanto kaj Unu-Mondo. La sulko estis jam videbla okaze de la renkonto en Strasburgo meze de oktobro 2009, sed ĝi profundiĝis en Sarlando dum debatoj en la Novjara Renkontiĝo.

Tie francaj EDE-anoj kontraŭis la tezon de UM-gvidanto Ulrich Matthias, laŭ kiu “pensi tutmonde” estas pli grave ol “pensi eŭrope”, kaj do la frakcio skisminta el la germana filio de EDE “havas pli gravan mision ol EDE”. Laŭ s-ro Matthias, en tiu germana filio “la entuziasmo tiel velkis, ke mi eĉ vidas iometan ŝancon ke UM povus “vori” EDE, t.e. fariĝi ĝia jura posteulo”.

La diverĝo inter EDE kaj UM ne fontas nur el malsamaj (trans)naciaj perspektivoj, kun “francoj” kontraŭ “germanoj”. En sia kerno UM konsistas el praktikantaj katolikoj, do elreveĝintaj kristandemokratoj, dum EDE originas el antiglobalismaj medioj de la utopieca eksterparlamenta maldekstro en Francio. Tiu diferenco jam rolas negative en UM mem, ekzemple kiam Marcos Cramer defendis la rajton je abortigo, sola kontraŭ ĉiuj en la diskutlisto de UM.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.