Sukcesa prezento pri "Sukceso"

HeKo 475 6-B, 31 mar 11

La regiona gazeto “Konkurent” aperigis en du numeroj (24 kaj 31 marto 2011) vastan artikolon de la historiistino Vanja Ĵelazkova pri la biblioteko de la esperanto-societo “Sukceso” en Vraco (Bulgario).

La artikolo estas ilustrita per la kovriloj de la plej lastaj numeroj de la revuoj “Literatura Foiro” kaj “Femina”, periodaĵoj kiuj situas en la hemeroteko de la loka paktinta establo.

Internacia Tago de Teatro, 2011

HeKo 475 3-B, 27 mar 11

La Internacia Tago de Teatro, 27a de Marto, estas bona okazo por informi pri novaĵoj en la kampo de la esperanta teatrokulturo.

Enpaĝigita estas la dua parto de “Teatro sen lingva bariero”, en kiu Belka Beleva rakontas pri Bulgara Esperanto-Teatro depost 1987. Oni serĉas eldoniston por la libro pri la dua periodo de nia plej longe ekzistanta profesia teatra trupo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.