Nur unu direktoro restas plentempa

HeKo 475 4-A, 29 mar 11

Post la emeritiĝo de Kreŝimir Barkoviĉ ĉe SAT en Parizo pro atingita aĝlimo, kaj post la eksigo de Atilio Orellana Rojas ĉe Internacia Esperanto-Instituto en Hago pro malversacio, restis nur du plene salajrataj postenoj de direktoro en Esperantio: ĉe UEA en Roterdamo kaj ĉe la Internacia Muzeo en Vieno.

La malsano de Osmo Buller devigas lin al longa konvalesko, tiel ke li rekomencos labori nur po unu horo tage, kaj probable ĝis la somero UEA ne havos ree plentempan direktoron. Krome, laŭ anonco de la koncernato al la Komitato de la Asocio, s-ro Buller devos limigi sian labortempon al la strikte sindikata horaro: ne plu ekstraj laborhoroj, do.

La Estraro anoncis ĝis nun neniun decidon pri eventuala portempa aŭ partatempa anstataŭigo de la funkciulo: verŝajne tio estos traktata dum baldaŭa ordinara kunveno. Cetere ankaŭ alia oficisto, nome la redaktoro de la asocia organo, estas atendanta de pluraj monatoj decidon pri sia sorto, post la prokrasto de lia maldungo (anoncita en Havano fine de la Universala Kongreso, kaj de pluraj atribuita al influo de Buller).

La sola plentempe aktiva direktoro (almenaŭ en Eŭropo), mag. Herbert Mayer, estas ankaŭ la sola pagata ne de esperantistoj, sed de ŝtato: IEMW fakte estas unu el la sep sekcioj de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.