Togolandaj Tagoj sukcesis
De la 28a ĝis la 30a de decembro 2007 okazis la 15a Togolanda Esperanto-Kongreso en la urbo Aneho. Ĝin partoprenis du francaj gastoj kaj sepdeko da togolandaj esperantistoj, el kiuj almenaŭ duono estas anoj de Institut Zamenhof.