Pola vizo rifuzita al rusa publicisto
La pola konsulejo en Kaliningrado rifuzis la renovigon de tutjara ŝengena vizo al Aleksander Korĵenkov, rusa ŝtatano, ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Konsekvence, s-ro Korĵenkov partoprenos la Januaran Monatfinon de KCE en Svislando nur per skriba kontribuo.