Parlamenta sesio unuafoje en Afriko

HeKo 419 7-C, 20 jan 10

La Konsulo de la Esperanta Civito kunvokis la ordinaran parlamentan sesion al Lomeo (Togolando), 29-30 decembro 2010, kadre de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto. La detaloj pri la horaro kaj la tagordo estos komunikitaj al la parlamentanoj laŭreglamente. El la du branĉoj de la Parlamento, unue kunvenos la Senato kaj due la Forumo.

La Senato kunvenos ne nur en Afriko, sed ankaŭ alian fojon, printempe aŭ somere, en eŭropa urbo. La kunvoko estos anoncita laŭreglamente.

Unuafoje do la unusola parlamento demokratie elektita de la esperanta popolo kunvenos en Afriko: ĝis nun la plej alta agnosko pri la graveco de tiu kontinento en Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.