Grapolbomboj: sukceso en Oslo
La pasintan semajnon en Oslo cento da ŝtatoj subskribis konvencion, kiu malpermesas la uzon, fabrikadon kaj komercadon de kelkaj tipoj de grapolbomboj, fakte la plej danĝeraj. La konvencio ekvalidos post la ratifo fare de tridek subskribintaj ŝtatoj.