La pasintan semajnon en Oslo cento da ŝtatoj subskribis konvencion, kiu malpermesas la uzon, fabrikadon kaj komercadon de kelkaj tipoj de grapolbomboj, fakte la plej danĝeraj. La konvencio ekvalidos post la ratifo fare de tridek subskribintaj ŝtatoj.
La Konvencion de Oslo ne subskribis Popola Ĉinio, Hinda Unio, Israelo, Pakistano, Rusio, Usono: la samaj kiuj ne subskribis la Konvencion de Otavo pri la kontraŭpersonaj minoj. Estas la espero ke la nuna konvencio efikos favore al la ĉesigo de la produktado de la plej danĝeraj tipoj de grapolbomboj.
Per rezolucio aprobita de la Senato en marto 2007 la Esperanta Civito apogas la kampanjojn kontraŭ ambaŭ armiloj. En Esperantio ankaŭ SAT aktivas tiudirekte.
Aldonu komenton