Afriko la dua kontinento laŭ diplomitoj
Post Eŭropo, Afriko estas la dua kontinento laŭ nombro da diplomitoj, surbaze de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, administrata de Kultura Centro Esperantista.
Post Eŭropo, Afriko estas la dua kontinento laŭ nombro da diplomitoj, surbaze de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, administrata de Kultura Centro Esperantista.
En sia hieraŭa skajpa kunveno la redakcio de “Literatura Foiro” donis definitivan indekson al la februara numero de la revuo, kiu eniras per ĝi sian kvindekan jarkolekton. La oran jubileon honoros la dorskovriloj, dum la kovriloj en 2019 estos inspiritaj per la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.
La sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, komunikas ke, post mallonga prepara staĝo en Romo, la 22-jaraĝa Valentina Boldurescu estas konfirmita kiel delegito de ENa ĉe la Naturamika Junularo (IYNF).
La plimulto de la Kapitulo, ĉeestanta en Buĵumburo, renkontis hodiaŭ la estraron de Societo Internacia por Paco Universala, paktinta establo kies prezidanto, sen. Frederiko Nimubona, estas samtempe Vickonsulo de la Esperanta Civito.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ kvorume en Buĵumburo, sub la prezido de la Konsulo, kun la partopreno de kvar el la sep membroj. Ĉeestis sen. Frederiko Nimubona (Vickonsulo), c-ino Perla Martinelli (vickonsulo priinformado) kaj c-ano Abasi Nshimirimana (vickonsulo pri socialaj aferoj).
Dum sia trisemajna restado en Burundio, krom gvidi la 5an Afrikan Esperantologian Semajnon, prizorgi lingvotestadon kaj partopreni la unuan zamenhofan feston de islamaj esperantistoj, la Konsulo havis diversajn rendevuojn kun enlandaj aŭtoritatoj, akompanate de la Unua Vickonsulo.
La 4an de januaro 2019 la Konsulo deprenis la delegon donitan al c-ano Libéré Mudende, kadre de la Kapitulo, kies membro li do ne estas plu.
Ekde la 7a de januaro c-ano Abasi Nshimirimana estos la nova vickonsulo pri socialaj aferoj. Li okupiĝos specife pri dosieroj kaj projektoj rilate la Trian Mondon.
Per modifoj en la statuto, aprobitaj hodiaŭ de sia ĝenerala Asembleo, Afrika Esperanto-Instituto fariĝis la partnero de Kultura Centro Esperantista por la nigra kontinento. Sub rezervo de ratifo fare de la KCE-organoj, AEI okupiĝos pri la disvastigo de nia lingvo, la organizo de kursoj kaj seminarioj, la lingvotestado, la formado de instruistoj en Afriko.
Finiĝis hodiaŭ en Burundio sukcesa Afrika Esperantologia Semajno, la kvina organizita de Kultura Centro Esperantista (ekde la unua en Togolando, 2005), sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Al tiuj kvin aranĝoj, en dek tri jaroj, necesas aldoni du seminariojn, dum la Afrikaj Kongresoj de Esperanto 2016 kaj 2017.
Dum sia ĵusa kunveno apud Berlino (Germanio) la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo fine sukcesis fermi la epokon de integrita (aŭ hibrida) librotenado kadre de Universala Esperanto-Asocio.
La Parlamento de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Buĵumburo (Burundio), por plenumi la unuan seancon de la sesio kiu daŭros en Salò (Italio) per dua seanco en majo 2019.