La redakcio fermis la februaran numeron de LF

HeKo 699 7-B, 12 jan 19

En sia hieraŭa skajpa kunveno la redakcio de “Literatura Foiro” donis definitivan indekson al la februara numero de la revuo, kiu eniras per ĝi sian kvindekan jarkolekton. La oran jubileon honoros la dorskovriloj, dum la kovriloj en 2019 estos inspiritaj per la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.

En la stabo, al la kvar redaktoroj (gec-anoj Conde Rey pri kino, Carlo Minnaja pri recenzoj, Fernando Pita pri lingvistiko, Giorgio Silfer pri teatro) aldoniĝas nova provlegisto (s-ro Andres Bickel), por apogi la nunan ĉefredaktoron, c-inon Perla Martinelli. Dum la kunveno ŝi memorigis ke ŝia ofico inkluzivas prioritate la serĉadon de nova ĉefredaktoro.

Ekde nun la redakcio kunvenos ĉiumonate, ne nur ĉiun duan monaton. Kaj okazos ne nur virtualaj, sed ankaŭ realaj kunvenoj kun fizika alesto de la plejmulto, ekzemple en Ĉaŭdefono meze de aprilo, kun ĉiuj redaktoroj (escepte de c-ano Pita) kaj aliaj kunlaborantoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.