Ekos en Ameriko la PEN-kampanjo por Nobel-premio

HeKo 669 9-B, 7 jan 18

“Kion signifas kandidati por la literatura Nobel-premio?” demandis la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, Zlatoje Martinov, en intervjuo aperonta en LF 291 (februaro 2018). “Prioritate disvastigi la esperantan literaturon” respondis Giorgio Silfer, kiun la LF-abonantaro ĵus indikis per referendumo kiel nian plej popularan verkiston, kune kun Spomenka Ŝtimec, se temas pri verkistino.

Akuratas la unua numero (2280) de Heroldo en 2018

HeKo 669 7-B, 4 jan 18

Estas prespreta la unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2018. Ĝi konsistas el kvar paĝoj en formato A3, laŭ grafiko simila al tiu kiu karakterizis ĝin antaŭ 2017. Tamen la enhavo kaj la aperofteco ne estos plu tiuj de la du jardekoj ĉe LF-koop, kiu produktis numeron je ĉiu tria semajno, kaj etendis la informadon al ĉiuj sektoroj de Esperantio.

Afrikanoj kaj virinoj imputas la afrikan Konsulinon

HeKo 668 6-C, 27 dec 17

La Parlamento de la Esperanta Civito, kunvenanta unuafoje en Afriko, debatis hodiaŭ pri la pozicio de c-ino Chamberline Nguefack Zedong, elektita kiel Konsulo la pasintan decembron. Kontraŭ ŝi sen. Carmine Dello Spedale (naskita en Eritreo) prezentis mallaŭdan mocion. Analogan rezolucion prezentis ĉe la Forumo Fajszi Amika Rondo kaj Kooperativo de Literatura Foiro.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.