La Befano donacas 162 membrojn al Roterdamo

HeKo 669 8-A, 5 jan 18

La epifania sorĉistino, konata en la plej parolataj lingvoj per sia itala nomo (Befana), metis donacon en la ŝtrumpon de Universala Esperanto-Asocio: 162 individuaj membroj pli ol en 2016.

“Ni jam haltigis la membrofalon” ĵus deklaris publike vicprezidanto Stefan MacGill. “En la fino por 2016 (do en aprilo 2017) la asocio havis 4.300 individuajn membrojn, sed nun ili estas 4.462, do plus 162”.

Mencii la Befanon signifas aludi al komitatano el Romo (efektive origina el najbara provinco), Renato Corsetti, kiu ĵus mokis la estraron pro ekdiskuto pri statutmodifo rilate la reprezentivon de la Komitato mem:  “La diskuto pri ĉi tiu temo insiste memorigas pri la muzikistaro sur la ŝipego Titanic antaŭ la katastrofo. Alivorte, temas pri debato, kiu reaperas de tempo al tempo fare de parolkapablaj kaj parolemaj okcidentaj individuaj UEA-anoj, kaj kiu havas neniun rilaton kun la progresigo de Esperanto en la mondo. Se iu scius, kiel haltigi la falon de individuaj membroj, tio povus esti temo por vera debato, sed neniu scias tion inkluzive de mi.”

Se resti ĉe la befana metaforo, oni povas konkludi ke d-ro Corsetti prognozas nur karbon en la ŝtrumpo de UEA ĉe la kameno, kiel decas por la ne obeemaj infanoj.

Sed kiel eblis la membrokresko anoncita de s-ro MacGill? Multe helpis la ŝveligo per kotizoj donacitaj tra fondaĵo Canuto: 437 anstataŭ 345, do cento plia. Tio tamen ne klarigas ĉion. En la sinkanta Titanic (laŭ vortoj de Corsetti, kiu ŝajnas malesperi pri sia Asocio) almenaŭ aperis kelkaj pliaj ŝalupoj…

(HeKo 669 8-A, 5 jan 18)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.