Preparata la nova responsulo pri la esperanta tempobanko
“Mi eklernis la lingvon kaj la historion de ĝia parolkomunumo; aldone mi estas preparata kiel deĵorontino en Esperanto-Domoj. Sed la plej grava estas la preparo por diversaj aktivecoj ene de la Esperanta Civito”, diras Marta Gimeno, kadro formata nuntempe ĉe Kultura Centro Esperantista.