La svisaj PEN-centroj invitas la Esperantan

HeKo 632 8-B, 4 feb 17

Esperanta PEN-Centro pivotos la kunlaboron inter ĉiuj PEN-centroj en Svislando, nome la alemana, la romanda, la svisitala kaj romanĉa. Prof. Giorgio Silfer estas komisiita prepari la statuton de fondota societo, kies kolektivaj membroj estos la kvar menciitaj centroj.

Celo de la societo estos okupiĝi pri lingvaj rajtoj, laborante super la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano kaj organizante la jarkonferencon de la internacia PEN-komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, en printempo 2018 en la plej grava efektive dulingva urbo en Svislando: Bielo (kie interalie Kultura Centro Esperantista estis fondita en 1968).

La statuto ekzistos en ĉiuj literaturaj lingvoj de la centroj registritaj en Svislando, do ankaŭ esperanto. La interna laborlingvo estos la franca.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.