Deka numero de "Femina"
HeKo 330 6-B, 31 maj 07
Virinoj en politiko – jen la ĉeftemo de la junia numero de “Femina”, kiu proponas buntan bukedon de artikoloj, eseoj, intervjuoj, atestoj pri aktivaj politikistinoj.
Giorgio Silfer lekcios pri Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio, gvidata de prof. d-ro hab. Fabrizio Pennacchietti, morgaŭ 8h30-10h30 en la universitato de Torino, lingva instituto, strato Giulia di Barolo 3/A. La Konsulo estos gastprofesoro ankau en la posta semajno, dum tri tagoj.
Prof. d-ro hab. Walter Zelazny, rektoro de universitato en Pollando, jama Konsulo de la Esperanta Civito kaj nuna senatano, akceptis la proponon de la ĝenerala Asembleo de LF-koop verki historiografie kaj sociologie valoran libron pri Lazaro Ludoviko Zamenhof.