Hammarberg honorota en la Esperanta Panteono
Ne povante ĉeesti per propra oficiala reprezentanto la ĉi-semajnan funebran ceremonion, la Esperanta Civito anoncas ke c-ano Jarl Hammarberg aŭ Jarlo Martelmonto, Civita senatano kaj membro de Esperanta PEN-Centro, estos honorata okaze de la venonta Tago de Ĉiuj Pioniroj, en la Esperanta Panteono. La oracion faros la Konsulo mem.