Espoir Kasati, espero por originala prozo en Afriko

HeKo 701 6-B, 10 feb 19

C-ano Espoir Kasati, instruisto en Uviro (Kongolando), partoprenis en la 5a Afrika Esperantologia Semajno. De Buĵumburo li revenis hejmen forte motivita pri la esperanta kulturo:

“Danke al la instigo de c-ano Giorgio Silfer, ni kredas ke venis la tempo konstrui la kulturan historion de esperanto en Afriko” opinias la juna kongolandano, kaj li tuj aplikas sian kredon. Li komencis verki orginale en nia lingvo: rakonto estas jam atendanta la publikigon en “Literatura Foiro”, kies redakcio estas ekzamenanta lian teatraĵon, fakte la dua originala dramo kun afrika temaro.

La aktiveco en la tanganika areo kreskas organize kaj kulture danke al la Esperanta Civito.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.