La publikrilataj kontaktoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, specife tiuj kadre de la junularaj organizoj partnerantaj en forumoj de eŭropaj institucioj, pelas TEJOn malfermi debaton por precizigi propran pozicion pri politikaj temoj. Tio povas transformi la asocion de principe porlingva al perlingva, kia estas ekzemple Sennacieca Asocio Tutmonda.
Dek ok monatojn post la anonco pri la finverkado de la manuskripto la aŭtoro, prof. d-ro Carlo Minnaja, finfine ĝojas anonci la liveron al itala presejo: “Historio de la Akademio de Esperanto” pretos por premieri okaze de la Universala Kongreso en Lisbono.
Akurate aperas, kiel kutime, ankaŭ la junia numero (293) de “Literatura Foiro”, kies kovrilo honoras la esperantigon de “Infero” de Dante Alighieri, fare de Kálmán Kalocsay (1933).
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
La vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, d-ro Francesco Maurelli, ĵus anoncis ke TEJO ricevos grandan administran subvencion dum tri jaroj, fare de instanco en Eŭropa Unio. Temas pri ĉ. 45.000 eŭroj, per kiuj eblos dungi tri plentempajn oficistojn jare (kontraŭ unu kaj duono ĝis nun).
Instrui nur anglalingve en itala universitato “ekstermetus plene kaj senjuĝe la oficialan lingvon de la Respubliko el la akademia studado de tutaj fakoj” kaj “altrudus, antaŭkondiĉe al la kursaliro, la posedon de alia lingvo ol la itala, tiel malhelpante, en malesto de adekvataj trejnaj subtenoj, al tiuj kiuj, kvankam kapablaj kaj meritaj, ne scipovas ĝin, atingi la plej alt
Jam arkivebla estas la unua duono de la jarkolekto 2018 de “Heroldo de Esperanto”, zorge de KCE, dum ankoraŭ mankas pli ol duono de la jarkolekto 2017, pri kiu devas zorgi Lexus ĉe siaj klientoj.
Finiĝas hodiaŭ en Bratislavo la 5a Polyglot Gathering, kurioza kaj interesa festivalo de homoj parolantaj plurajn lingvojn, kun partopreno de sescento da personoj, el kiuj ĉirkaŭ kvarono iagrade scipovas ankaŭ esperanton.
Kiel fartas niaj lingvaj institucioj okaze de la cent-tridekunua datreveno de la Unua Libro? Malbone, se juĝi laŭ la retpaĝoj de la du UEA-dependaj akademioj. La novaĵoj de la Akademio de Esperanto haltas je decembro 2014, sed almenaŭ la membrolisto ŝajnas ĝisdatita.
Slava Unio invitis la Konsulon de la Esperanta Civito prelegi ĉe sia dua konferenco, okazanta en du najbaraj urboj de Moravio, same kiel pasintjare. La aranĝo okazas teorie en tri lingvoj, el kiuj du ne estas etnaj: esperanto kaj la interslava; sed efektive preskaŭ ĉiuj parolas la propran slavan idiomon.