Korĵenkov kaj Wunsch-Rolshoven en KCE
Kultura Centro Esperantista gastigos esceptajn ĉefprelegantojn el Ruslando kaj Germanio, okaze de la Kulturaj Monatfinoj kiuj disvolviĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, komence de 2010: Aleksander Korĵenkov kaj Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven.