Gbeglo promesas firman opozicion

HeKo 406 1-A, 9 okt 09

“Mi bedaŭras se mi ofendis iun pro lia samseksemo; sed li ja restas ŝtelisto”: tiel pli-malpli estas resumebla la suba deklaro de c-ano Koffi Gbeglo, el la bulteno KomACE 38, ĵus dissendita. Se la interpreto estas prava, indus konkludi ke pli ĝenas la flikaĵo ol la truo… Sed jen la fino de la komuniko de Koffi Gbeglo, dumviva UEA-ano:

“Estu ege klare, ke nur pri mia sinteno al samseksamo mi retiras miajn vortojn, sed miaj opinioj pri aŭtokratio ene de UEA restas senŝanĝaj. Mi pasigis pli ol tri jarojn, kunlaborante kun famaj UEA-respondeculoj, kaj mi scias kiel oni regas en la asocio. Kiel iuj esperantistoj, siatempe, fariĝis opoziciuloj kontraŭ estraranoj de UEA, tiel ankaŭ mi tia estas kontraŭ gvidanto(j) de UEA.”

“Nian asocion UEA ĉiuj ni defendas. Neniu sola kapablas per magia bastoneto plibonigi la sorton de la asocio. Oni ja bezonas ĉies manojn. Kiam iuj malbone agas, aliaj tuj diru/kritiku tion. Tial mi estas en tiu ĉi opozicio kontraŭ gvidanto(j) de UEA, ĝis ili ebligos al aliaj gvidanto(j) de la asocio proprakape plenumi siajn taskojn mem.”

(Koffi Gbeglo)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.