PEN-mondkongreso en Aŭstrio
Verkistoj el la tuta mondo, inkluzive de esperantlingvaj, gastos en Linz (Aŭstrio) ekde hodiaŭ pro la 75a PEN-mondkongreso, kiu ĉi-jare inkluzivas la internacian lanĉon de la literaturfestivalo “Libera la Vorto!”.
Verkistoj el la tuta mondo, inkluzive de esperantlingvaj, gastos en Linz (Aŭstrio) ekde hodiaŭ pro la 75a PEN-mondkongreso, kiu ĉi-jare inkluzivas la internacian lanĉon de la literaturfestivalo “Libera la Vorto!”.
Eksterordinara asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanto de “La Kvinpetalo”, fine de oktobro en Bureso. La staĝejo iniciatita de LF-koop (kies simbolo speguliĝas en la nomo), de kelkaj jaroj sen ajna formala ligo kun la kooperativo, frontas malfacilan situacion, unue pro malmultiĝo de staĝanoj, due pro manko de homfortoj por sia funkciado.
Kiel tradicie, ankaŭ venontjare la Asembleo de Kultura Centro Esperantista okazos dum la lasta sabato de januaro (nome la 30an, matene) kaj la ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro dum la lasta sabato de februaro (nome la 27an, matene) ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.
Kultura Centro Esperantista gastigos esceptajn ĉefprelegantojn el Ruslando kaj Germanio, okaze de la Kulturaj Monatfinoj kiuj disvolviĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, komence de 2010: Aleksander Korĵenkov kaj Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven.
Dum la ne brila rezulto de la lastaj elektoj por la EU-Parlamento ne senkuraĝigas hungarajn esperantistojn, kiuj estas fondantaj sian landan branĉon de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, en Germanio aperis kurioza fenomeno.
Amin Maalouf rezignis pri sia kandidateco al la ofico de internacia prezidanto de PEN-klubo. La franclingva mediteranea verkisto estis proponita de la Franca kaj de la Norvega centroj, kutime diverĝaj inter si.
Kiel jam anoncite, la fonda asembleo de la societo Esperanta Naturamikaro okazos ĉe notario en Malago (Hispanio) la 16an de novembro 2009.
Kiuj deziras pli da informoj, kaj kompreneble la naturamikoj konfirmontaj sian aliĝon, tiuj estas petataj sin turni al naturamik ĉe esperantio.net, la provizora retadreso de la fondota societo.
Marcos Cramer esprimis publike ĉi tiun opinion: “la Esperanta Civito celas al firmigo de la nuna stato de Esperanto kiel lingvo de lingva malplimulto, kaj sekve kontraŭas nian celon de Esperanto kiel internacia lingvo por ĉiuj.”
Okaze de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko (koincide kun la 42a semajno de la jaro) la Vickonsulo pri kulturo kaj informado, Ljubomir Trifonĉovski, kaj la prezidantino de la loka Esperanto-societo “Sukceso”, Sneĵinka Angelova, vizitis la direktorinon de la regiona biblioteko en Vraco, Silvija Vrachovska.
“Hodiaŭ en Hungario eble ni tostos je la sano de la Pac-Nobela laŭreato per glaseto da abrikota brando” humuris budapeŝta amiko dum telefona interparolo ĉi-matene. Sciante ke abrikoto hungare estas Barack, mi pensis pri prezidento Obama.
“Mi bedaŭras se mi ofendis iun pro lia samseksemo; sed li ja restas ŝtelisto”: tiel pli-malpli estas resumebla la suba deklaro de c-ano Koffi Gbeglo, el la bulteno KomACE 38, ĵus dissendita.
Per vizito de gimnazianoj kaj ĉiĉeronado de la kuratoro Vanja Ĵeljazkova estis fermita la ekspozicio “Esperanto en Vraca pli ol centjara”, kiu unu monaton estis vizitebla en la regiona historia muzeo de Vraco.