Petro Desmet' rekondamnita
La Apelacia Kortumo en Gento ĵus konfirmis la kondamnon en unua grado kontraŭ Petro Desmet’, flandra esperantisto imputita pro seksa krimo.
La Apelacia Kortumo en Gento ĵus konfirmis la kondamnon en unua grado kontraŭ Petro Desmet’, flandra esperantisto imputita pro seksa krimo.
Fabrikite en Meksiko en 2008, la arĝenta medalo honore al Zamenhof cirkulas ankaŭ kiel monero, en tre limigita kvanto, ekde decembro 2009 kaj akiris intertempe la popularan nomon “speso”, je la valoro de okdek svisaj frankoj.
Komence de oktobro 2010 kunvenis en Bonaero, en lokalo de la Argentina Senato, diversaj reprezentantoj kaj aktivuloj de la kampanjo por la parlamenta reformo de Unuiĝintaj Nacioj, al kiu aliĝis la Esperanta Civito antaŭ sep monatoj.
La Lingva Komitato de Esperantio estis oficiale komisiita konsiladi pri la preparo de la unua gramatiko de la lingvo Fiote, parolata de la kabinda popolo. La komision liveris la kabindaj reprezentantoj hodiaŭ al la Konsulo, kiu transdonos ĝin al la aktisto de LK.
Sen. Anna Bartek festparoladis en Budapeŝto, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo. Kiel artistino, Anjo Amika prezentis ankaŭ diversajn kantojn, akompanate de Perlo Miela (Gyöngyi Mézes). Aldoniĝis kantoj verkitaj de Klára Mikola kaj László Garamvölgyi, interprete de László Garamvölgyi kaj Perlo Miela.
“De Zamenhof al Soros” estis la titolo de la ĉi-jara simpozio de la Novjorka Oficejo de UEA, kiu ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-Tago.
La Estraro de Societo Internacia por Paco Universala informas al ĉiuj gecivitanoj kaj aliaj gesamideanoj, ke SIPU nenie deklaris sian eksiĝon el la Pakto por la Esperanta Civito; ankaŭ la Esperanta Civito nenie deklaris tion: tio signifas ke SIPU bone kunlaboras ene de la Pakto.
La lasta parlamenta sesio de la nuna mandato estas kunvokita al Milano (Italio), 3 junio 2011.
La 15a de Decembro, la Tago de la Esperanta Kulturo (oficiala festotago por la Esperanta Civito), donas la ŝancon mediti pri la stato de nia kulturo en la finiĝanta jaro.
Mi tute ne plu atentas la manovrojn de UEA-gvidantoj nunaj kaj Renato [Corsetti]. Kio gravas por mi, tio estas la daŭrigo de la laboroj de Hans [Bakker], kaj tion ni faras en Afrika Centro Esperantista (ACE) en Lomé,Togolando.
La vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto” baldaŭ vojaĝos al tiu parto de Afriko kiu nomiĝis internacie (kaj ankaŭ ĉe Zamenhof) Marbordo de la Sklavoj. Dieter Rooke, kiu estas ankaŭ senatano de la ruĝa opozicio en la Esperanta Civito, kaj vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, vizitos tri landojn: Benino, Ganao kaj Togolando.
Estimataj,
Mi havas grandan honoron esprimi la malkontentecon de la Komitatanoj de SIPU, pri kio Gbeglo Koffi diskonigis en “Konsciu 54”. Estas bedaŭrinde ke c-ano Gbeglo neniam venis en Burundion por konstati kiel SIPU estas.