Petro Desmet' rekondamnita

HeKo 464 9-A, 22 dec 10

La Apelacia Kortumo en Gento ĵus konfirmis la kondamnon en unua grado kontraŭ Petro Desmet’, flandra esperantisto imputita pro seksa krimo.

La koncernato, kiu ĉiam deklaris sin senkulpa, apelacios ĉe la Kasacia Kortumo, lasta juĝogrado. Kasacia verdikto tamen ne ŝanĝas la antaŭajn, nur povas ordoni la rekomencon de la proceso, plej ofte pro agnoskitaj proceduraj eraroj.

Pro ĉi tiu nova apelacio kaj pro la kondiĉa suspendo ligita al la unua verdikto, s-ro Desmet” (jam 75-jara) ne estas enprizonigita. Li ricevis multajn atestojn de solidareco el diverslandaj esperantistoj, unuavice tiuj en Movado sen Nomo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.