Eŭropo dizertas "eŭropan" lingvoekzamenon
Post tri jaraj sesioj eblas statistika komparo pri la “tutmondaj ekzamentagoj” organizitaj de Edukado.net nome de Universala Esperanto-Asocio, kiel ekstera giĉeto de ITK, la institucio en Budapeŝto kiu disdonas lingvodiplomojn laŭ nur tri el la ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Kompreneble neniu hungara urbo partoprenis en la sesioj.