Interogacio de Karibe pri la morto de Trifonĉovski

HeKo 557 8-C, 16 maj 14

Dum la ĵusa Senata sesio la Kapitulo respondis, pere de la vickonsulo pri internaj aferoj, c-ino Miroslava Kirova, al interogacio de sen. Riichi Karibe, de la Verda grupo, pri la forpaso de Ljubomir Trifonĉovski.

Sen. Karibe demandis: a) ĉu estas rilato inter la traŭmato [tra]suferita en februaro 2013 kaj lia morto okazinta en decembro 2013; b) ĉu eblas ricevi detalan informon pri tiu traŭmato kaj pri la morto mem.

Surbaze de aserto farita de la advokato-notario de la forpasinto, eblas respondi jese al la unua demando: la pulma embolio estis fora sekvo de la traŭmato. La aserton donis la advokato telefone al c-ino Kirova.

Pli longa kaj artikita estis la respondo al la dua demando, kiun la geparlamentanoj ricevos en aparta skriba komuniko. El la polica protokolo, citita de c-ano Jordan Slavejkov, rezultas ke temis pri hejma akcidento. La konkludo de la vickonsulo pri internaj aferoj estas, ke la traŭmato “ne okazis pro kaŭzoj dependaj de lia ofico en la Esperanta Civito”.

La demandinto deklaris sin kontenta pri la respondoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.