Buller direktoros pliajn kvar jarojn
Okaze de la Laborista Festotago s-ro Osmo Buller anoncis publike sian fieron pro la salajrata membreco en la finna komunista partio (Popoldemokrata Ligo) dum la Andropov-jaroj. Por sia anonco li elektis la retgazeton de s-ro Kalle Kniivilä, mem korespondanto de la periodaĵo de la sama partio, el Moskvo dum la krepusko de Sovetunio.
Administra komuniko de Esperanta Naturamikaro
Esperanta Naturamikaro informas ke ĝiaj korespondadresoj estas: poŝte — Apartado de Correos 20054, ES-29080 Málaga, Hispanio; rete — <naturamik ĉe esperantio.net>.
Kotizoj kaj donacoj estas pageblaj al la konto 1010ENA ĉe Fondumo Pro Esperanto, Svislando. Informo pri la pagmanieroj estas ricevebla ankaŭ de nia redakcio.
La esperanta popolo ne fontas el unu ideologio
Asertis lastatempe Zlatko Tiŝljar: “ni estas iuspeca popolo sen ŝtato kaj ni ne kreas iun universalan kulturon, sed ni produktas specifan kulturon de esperantista popolo dissemita en la mondo kaj do alimaniere sentanta la homaron ol nacianoj de nacioj loĝantaj en unu ŝtato.” Ĉi tiu aserto estas raŭmisma.
Dua Ateliero pri beletra kreivo: sep akceptitaj
Sep virinoj el ses landoj (kaj du kontinentoj, inkluzive de Oceanio) estas akceptitaj kaj atendataj por la dua Ateliero pri beletra kreivo, okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 23-26 junio 2011, post la prokrasto kaŭzita de malsano de la gvidonto.
Inter la makrosocio kaj nia mikrosocio
Kiam Peter G. Foster en sia The Esperanto Movement venis al la t. n. sveda periodo, li konstatis, ke ĝi dependis de la tiama populariĝo de socialismaj, radikalaj, liberalaj kaj raciismaj ideoj inter la tiulandaj intelektuloj.
La iluzio de l' patagoniano
Doktoro José Antonio Vergara havas propran manieron honori sian sciencan klerecon, uzante similajn esprimojn (precipe kiam li supozas ke nur similuloj legas lin).
UEA estas plene en la fazo 5
La baldaŭ dudekjara batalado (kun kelkaj paŭzoj kaj eĉ unu armistico, en 2004) inter la burokrata aparato kaj la “politika” gvidantaro de Universala Esperanto-Asocio plene atingis sian fazon 5.
La garantioj de la Civita demokratio
En federisma strukturo la aliĝintaj kolektivoj restas multe pli aŭtonomaj ol en centralisma, ĝuste ĉar en federismo la “centro” havas subsiduan rolon. Tio des pli veras, se ne temas pri federacia, sed pri konfederacia sistemo: la kazo de la Esperanta Civito.
Tri intervjuoj en "Heroldo de Esperanto"
Tri intervjuoj faritaj dum la lasta Internacia Junulara Festivalo en Italio legeblos en baldaŭa numero de “Heroldo de Esperanto”. La intervjuitoj estas JoMo, Daniele Binaghi kaj Lukasz Zebrowski.
La poliglota kantisto diras multon interesan pri si kaj pri la nuna momento de nia muzika kulturo. Interalie, kiu estas lia “ĝemela frato” en la esperanta muziko.
Nova valoro de la speso
La medalo produktita en Meksiko, majo 2008, el pura arĝento, havis koston kie la nobla metalo mem influis nur 25%. Tio signifas ke, se ĝia kurzo estis fiksita en majo 2008 je 80,- svisaj frankoj, nur 20,- respondis al la valoro de la metalo mem.