Administra komuniko de Esperanta Naturamikaro

HeKo 479 5-B, 30 apr 11

Esperanta Naturamikaro informas ke ĝiaj korespondadresoj estas: poŝte — Apartado de Correos 20054, ES-29080 Málaga, Hispanio; rete — <naturamik ĉe esperantio.net>.

Kotizoj kaj donacoj estas pageblaj al la konto 1010ENA ĉe Fondumo Pro Esperanto, Svislando. Informo pri la pagmanieroj estas ricevebla ankaŭ de nia redakcio.

Pri la Internacia Naturamika Semajno (INAS) en Grindelvaldo informas Kultura Centro Esperantista, organizanto: <kce ĉe esperantio.net>. ENa nur aŭspicias la aranĝon, 21-27 aŭgusto 2011, kun bazo en la loka naturamika domo.

Ĉiuj fondintoj de Esperanta Naturamikaro konfirmis, per kotizopago ĝis la limdato fiksita de la Asembleo, sian aliĝon al ENa, escepte de geedzoj Arquillos-Mateos, kies nomoj estas do forstrekitaj en la membrolisto.

Al ĉiuj ENa-membroj, kaj al la INAS-aliĝintoj, estas dissendita la protokolo de la ordinara Asembleo okazinta en Malago, 26 marto 2011.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.