Post semajno kunsidos la Kapitulo
La Konsulo kunvokis la Kapitulon al la monata skajpa kunsido, 22 aprilo 2021, en la tria ĵaŭdo anstataŭ la tria merkredo, ĉar unu el la vickonsuloj forestos en misio.
La Konsulo kunvokis la Kapitulon al la monata skajpa kunsido, 22 aprilo 2021, en la tria ĵaŭdo anstataŭ la tria merkredo, ĉar unu el la vickonsuloj forestos en misio.
Antaŭ dek jaroj, fine de majo, forpasis nia granda amiko kaj eminenta verkisto Leen Deij. Longe kaj prosperige li kontribuis al “Literatura Foiro”, “Heroldo de Esperanto” kaj “Femina”. SAT-ano jam en la 1930aj (aŭtoro de la teksto de la SAT-himno), li petis la esperantan civitanecon jam en 2001 kaj membris en la Kortumo.
Ekde aŭgusto 2010 aktivas fondumo Pro Esperanto, surbaze de Lex Argentaria. Per tiu leĝo aplikiĝas la artikolo 28 de la Konstitucio de la Esperanta Civito, kaj ekestis la “Civita banko”, kun la celo progresigi la esperantan popolon en la sektoroj financa, konstrua kaj sociala.
“Mi bedaŭras informi vin ke en nia lasta kunsido la estraro de TEJO decidis ne gastigi la fizikan IJKn 2021. Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden” ĵus anoncis Carlos Pesquera Alonso, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La Konsulo ĝojas informi ke la Konsilio de Eŭropo uzas esperanton danke al la Esperanta Civito: https://rm.coe.int/la-panoramo-2018-de-konsilio-de-europo-kaj-alte-pri-…
La antologio “Verda stelo kaj roza triangulo” estas presita. Restas nur kvin tagoj por mendi ĝin je lanĉoprezo. La unua ekspedo okazos de Italio post dek tagoj.
Kvankam estas tempo ĝis 2 junio 2021 por kandidatiĝi, la vickonsulo pri financoj jam komencis la preparon de estonta stabano ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. Temas pri persono naskita en iama Sovetunio, nuntempe deĵoranta en okcidenta Eŭropo ĉe neesperantista INRO tegmenta al unu el la paktintaj establoj.
Norda Irlando kaj specife Belfasto refalas en la riskon de civila milito. La ĵusaj gravaj perturboj en la nordirlanda ĉefurbo (interalie sidejo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto) originas el problemoj lige kun la brita secesio el Eŭropa Unio, sed la konflikto inter la partioj havas antikvan, profundan radikon.
Kiom da dungitoj en Nieuwe Binnenweg 176? Post lastatempa emeritiĝo estus du unuoj kaj duono, inkluzive de telelaboranta direktoro. El deko da personoj en la glora epoko, restus vere malmultaj. Ĉu vere?
Hieraŭ la teamo de la Abeletoj difinis tri atelierojn dum la venontjara Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono (10-15 aŭgusto 2022), organizata de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista.
Multiĝas la preskaŭ ĉiutagaj manifestacioj, kiujn la bultenoj pri la pandemio kovras kvazaŭ mantelo, precipe kiam ne temas pri protestoj mem kontraŭ la ĉina gripo kun variantoj angla, brazila aŭ sudafrika, nek pri kontraŭdiraj informoj rilate vakcinadon per produktoj usonaj, rusaj, ĉinaj, angle-svedaj…
Bela surprizo en la Paska ovo 2021: kvar jarojn post la antaŭpremiero okaze de literatura kafejo en Budapeŝto, ĉi-monate finpretos la tuta komiksa albumo “Esperantio vivas”, kies bildojn desegnas c-ano Tihomir Lovriĉ, laŭ teksto de c-ano Giorgio Silfer.