Atelieroj en Kultura Esperanto-Festivalo 2022

HeKo 759 7-B, 7 apr 21

Hieraŭ la teamo de la Abeletoj difinis tri atelierojn dum la venontjara Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono (10-15 aŭgusto 2022), organizata de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista.

La unuaj tri atelieroj estos tuttaga pri pupteatro, ĉe loka ensemblo, plurtaga pri jogo zorge de Patrick Boursicot, kaj plurtaga pri Yumehio-masaĝado zorge de Katalin Farago.

Intertempe al la jam tre riĉa muzika programo aldoniĝis la poliglota kantisto JoMo el Tuluzo. Krome oni ekzamenis la unuajn prelegproponojn, kaj oni akceptis tiun de Florence Sans, pri trijara vojaĝo tra la mondo de kvinopa esperantlingva familio.

Ĉe teatro, Svislando akiros gravan rekviziton por la parolago de Giorgio Silfer “Invit” al Njugatesko”: la scenografia kontribuo de Katalin Ronai estos vendita al KCE, kaj la pupoj reprezentantaj la tutan verkistaron de “Nyugat” en literatura kafejo, kun bela gigantografio, estos admireblaj en la Esperanto-Domo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.