Naturamika Kultursemajno 2022 en Katalunio
Esperanta Naturamikaro intensigas la preparojn de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE), planata ĉe Costa Brava komence de oktobro 2022.
Esperanta Naturamikaro intensigas la preparojn de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE), planata ĉe Costa Brava komence de oktobro 2022.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas sep monatojn post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio kaj la atendo de gravaj decidoj kelkloke.
En la kanaria insulo La Palma vulkano estas detruanta la areon kie situas ankaŭ la domoj de esperantistaj naturamikoj. Mankas informoj pri ilia sorto.
Laŭ ilia invito, ĉe tiuj naturamikoj okazis intensiva esperanto-kurso en januaro 2014, dum restado de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Projekto de semajno laŭ daŭrebla turismo ne povis ĝis nun efektiviĝi.
Sekve de la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, rifuzinta la Zamenhofan proponon krei “Internacian Centran Komitaton”, generalo Sebert iniciatis kaj plejparte financis Esperantistan Centran Oficejon (CO), en strato Clichy 51, Parizo. Lia dekstra brako nomiĝis Gabriel Chavet, dungita kun salajro: la unua “direktoro” (fakte: sekretario) de CO.
La Komitato de la Universala ekaprobis la restrukturadon de la Asocio, bazitan sur plurcentreco laŭ fakoj en diversaj landoj, malgraŭ forta interna opozicio (20% de la Komitato mem) gvidata de Osmo Buller, kiu tamen ne kapablis esprimi koheran alternativan strategion.
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de la Konsulo. Kiel kutime, ĉeestis ĉiuj membroj de la ekzekutivo, escepte de sen. Julio Herrero, konstante malsana aŭ/kaj izolita en kampardomo pro la pandemia timo.
Por festi la rekordon de kultura revuo en esperanto kun plej multe da numeroj senpaŭze (313) la oktobra “Literatura Foiro” ne estas presata sola, sed kun ekstra donaco al la fidelaj abonantoj: 64-paĝa suplemento enhavanta la dramon de Samuel Beckett “Finalo de partio”, tradukitan de KCE-rondo gvidata de d-ino Perla Martinelli, prefacitan de d-ro Humphrey Tonkin, postparolita de d-ro Giorg
La septembra numero de “Heroldo de Esperanto” prezentas en komparo tre interesajn dokumentojn pri la likvido de la Centra Oficejo en Roterdamo: la opinioj de Gian Carlo Fighiera en 1990 kaj de Fernando Maia en 2021, plus vidpunktoj kaj analizoj el TEJO kaj aliaj.
Kvar landaj asocioj de birmaj intelektuloj (artistoj, kartunistoj, tradukistoj kaj la PEN-Centro) sin adresis al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj per nefermita letero, petanta la agnoskon pri la Registaro de Nacia Unueco en Myanmar kiel legitima reprezentanto de la ŝtato ĉe UN.
“Pli ol cent personoj estas verdiktitaj [en hungara provinco] ĉar per koruptado ekhavintaj lingvo-ekzamenajn bonajn rezultojn. Per la metodo dum pli ol dek jaroj oni certigis interŝanĝe de mono la sukcesajn lingvo-ekzamenojn al la klientoj.
Plej probable la Komitato de la Universala aprobos la proponojn de la Estraro, 18 septembro 2021, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) el la tribuno de skandalisma nordeŭropa retgazeto.
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, kunvokis la Kapitulon al ordinara skajpa kunveno, 15 septembro 2021. Temas pri la unua kunveno post la Parlamenta sesio en Loklo, 9 aŭgusto 2021, kaj ĝi estos grandparte dediĉita al la apliko de la decidoj tie faritaj.