Heroldo 2324 pri sukcesa somero kaj "fina vendo

HeKo 771 3-B, 9 sep 21

La septembra numero de “Heroldo de Esperanto” prezentas en komparo tre interesajn dokumentojn pri la likvido de la Centra Oficejo en Roterdamo: la opinioj de Gian Carlo Fighiera en 1990 kaj de Fernando Maia en 2021, plus vidpunktoj kaj analizoj el TEJO kaj aliaj.

Giorgio Silfer artikolas pri “la paradokso de Zilah”, kadre de la simpozio dediĉita al la forpasinta intelektulo. Kompreneble ĉiuj aranĝoj de Kultura Centro Esperantista ĉi-somere ricevas adekvatan atenton. La Olimpiko en Tokio kaj la sorto de kuracistoj en Afriko estas legeblaj en la paĝo pri Tutmondaj Voĉoj.

HdE estas posedata kaj administrata de KCE. Varbekzemplero estas ricevebla per simpla mendo al lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.