Zamenhofa semajno en Razgrado

HeKo 410 6-B, 25 nov 09

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad invitas al la Zamenhofa semajno, dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof kaj la 25-jariĝo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, 7-15 decembro 2009 en Razgrado (Bulgario), laŭ la suba programo. 

Ivo Lapenna omaĝita en Razgrado

HeKo 410 1-B, 20 nov 09

Tagon antaŭ la naskiĝa centa datreveno de prof. d-ro Ivo Lapenna, la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario) organizis vesperon dediĉitan al li. Al la salono de la kulturdomo tiun serenan novembran vesperon venis samlingvanoj kaj amikoj de Lingvo Internacia en la urbo, por scii pli pri la “heroo de Montevideo”.

TIETo pri malvera koincido

HeKo 409 5-B, 10 nov 09

En 1980 Hans Bakker komencis sian laboron pri la agado de UEA en Afriko. Kun la paso de la tempo, tiu klopodaro kreskis ĝis fariĝi Afrika Agado. Kiam iuj legis pri Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko, ili diras, ke ambaŭ estas nur un afero. Laŭ ili, kiu parolas pri Afrika Agado, tiu samptempe parolas pri Agado de UEA en Afriko kaj inverse. Ĉu estas tiel ?

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.