Tago kontraŭ perforto al virinoj

HeKo 410 5-C, 24 nov 09

Hodiaŭ vespere kelkaj geparlamentanoj de la Esperanta Civito neformale kuniĝos en la Esperanto-Domo en Svislando por diskuti pri la morgaŭa “Internacia Tago kontraŭ Perforto al Virinoj”. Por la okazo sen. Perla Martinelli enkondukos la mesaĝon de sen. Chamberline Nguefack, vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo.

La Esperanta Civito ŝajnas la sola esperantlingva subjekto kiu aliĝis al la kampanjo kontraŭ perforto al virinoj, ĉe UNIFEM. Feminisma Esperanta Movado, aliĝinta al la Pakto, aktivas en tiu kunteksto.

Efektive, la kreskanta problemo de la perforto al virinoj karakterizas la novan fazon de la feminismo, ekde la konferenco de Pekino en 1995.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.